Gregoro tamen estis jam multe pli trankvila. Oni do ne plu komprenis liajn vortojn, malgraux ke ili sxajnis al li suficxe klaraj, pli klaraj ol antauxe, eble sekve de la orela kutimigxo. Sed almenaux oni nun jam kredis, ke lia farto ne estis tute en ordo, kaj estis preta helpi lin. La optimismo kaj certeco, kun kiuj la unuaj disponoj estis faritaj, efikis al li agrable. Li sentis sin ree enkludita en la homan rondon kaj esperis de ambaux, de la kuracisto kaj de la seruristo, sen vere precize distingi ilin, grandiozajn kaj surprizajn farojn. Por ricevi cxe la proksimigxantaj decidaj priparoladoj plej eble klaran vocxon, li iomete eltusis, kvankam penante tion fari tute obtuze, cxar eble ankaux tiu bruo jam sonis alie ol homa tuso, kion prijugxi mem li ne plu kuragxis. En la apuda cxambro intertempe farigxis tute silente. Eble la gepatroj sidis kun la prokuristo cxetable kaj flustris, eble cxiuj sin apogis al la pordo kaj kasxe auxskultis. Gregoro sxovis sin malrapide kun la segxo porden, maltenis gxin tie, jxetis sin kontraux la pordon, per gxi tenis sin rekta - liaj gambetaj tenaroj havis iomete da gluo - kaj tie dum momento ripozis de la strecxado. Sed poste li ekagis por turni per la busxo la sxlosilon en la seruro. Bedauxrinde sxajnis, ke li ne havis verajn dentojn, - per kio li jam kaptu la sxlosilon? - sed kompense la makzeloj estis ja tre fortaj; helpe de ili li ecx vere ekmovis la sxlosilon kaj ne atentis pri tio, ke li sendube kauxzis al si ian damagxon, cxar bruna fluajxo eligxis el lia busxo, lauxfluis la sxlosilon kaj gutis sur la plankon. "Auxskultu nur", diris la prokuristo en la apuda cxambro, "li turnas la sxlosilon". Tio estis por Gregoro granda kuragxigo; sed cxiuj devintus alvoki lin, ankaux la patro kaj la patrino: "Vigle, Gregoro", ili devintus voki, "nur ek, firme ek al la seruro!" Kaj cxe la bildigo, ke cxiuj sekvas strecxe lian penadon, li obstine per cxiuj disponeblaj fortoj, senkonscie enmordis la sxlosilon. Laux la progreso de la turnigxo sxlosila li cxirkauxdancis la seruron; sin tenis nun rekta jam nur per la busxo, kaj lauxbezone li pendigis sin je la sxlosilo aux poste gxin premis ree malsupren per la tuta pezo de sia korpo. La pli hela sono de la fine reklikanta seruro Gregoron vere elvekas. Ekspirante li diris al si: "La seruriston mi do ne bezonis" kaj kusxigis la kapon sur la klinkon, por tute malfermi la pordon. Cxar li devis malfermi la pordon tiumaniere, gxi estis vere jam suficxe largxe malfermita, kaj li mem ankoraux ne videbla. Li devis unue sin turni malrapide cxirkaux tiun pordoklapon, kaj krome tre singarde, se li ne volis, gxuste antaux ol eniri la cxambron, plumpe fali sur la dorson. Li estis ankoraux okupata de tiu malfacila movigxo kaj ne havis la tempon atenti alion, jen li jam auxdis la prokuriston eligi lauxtan "Ho!" - gxi sonis, kiel mugxas la vento, kaj nun li ankaux vidis lin, kiel li, kiu estis la plej proksima cxe la pordo, premis la manon al la malferma busxo kaj malrapide cedis, kvazaux lin forpelus nevidebla, regule efikanta forto. La patrino - sxi staris tie malgraux la prokurista cxeesto kun hararo de la nokto ankoraux malnodita, alte hirtigxanta - unue rigardis kun interplektitaj manoj la patron, iris poste du pasxojn al Gregoro kaj falis planken meze de siaj cxirkaux sxi etendigxantaj jupoj, kun la vizagxo tute netroveble mallevita al sxia brusto. La patro pugnigis la manon kun malamikeca esprimo, kvazaux li volus repusxi Gregoron en lian cxambron, poste ombrigis la okulojn per la manoj kaj ploris, ke lia potenca brusto skuigxis. Gregoro nun tute ne enpasxis la cxambron, sed apogis sin de interne kontraux la firme riglita pordoklapo, tiel ke estis videblaj lia ventro nur duone kaj supre la flanken klinita kapo, per kiu li videme trarigardis al la aliaj. Intertempe estis multe pli hele; klare videblis cxe la alia stratflanko fragmento de la vidalvida, senfina, grize nigra domo - gxi estis malsanulejo - kun siaj akre la fronton trarompantaj regulaj fenestroj; la pluvo ankoraux falis, sed nur je grandaj, ope videblaj kaj ankaux unuope al la tero malsupren jxetataj gutoj. La matena mangxilaro staris superabunde sur la tablo, cxar por la patro la matenmangxo estis la pej grava mangxo de la tago, cxe kiu li sidis dum horoj legante diversajn gazetojn. Gxuste cxe la kontrauxa vando pendis fotografajxo de Gregoro el lia militserva tempo, prezentanta lin kiel leuxtenanton, kiel li, kun la mano cxe la spado, senzorge ridetante, postulis respekton por siaj tenigxo kaj uniformo. La pordo al la antauxcxambro estis malfermita, en la vestiblon de la logxejo kaj gxis la komenco de la malsuprenigxanta sxtuparo. "Nu", diris Gregoro kaj estis bone konscia pri tio, ke li estis la sola, kiu gardis la trankvilon, "mi tuj min vestos, kunpakos la kolektajxon kaj forveturos. Cxu vi volas, cxu vi volas min lasi forveturi? Nu, sinjoro prokuristo, vi vidas, mi ne estas obstina kaj mi laboras volonte; la vojagxado estas peniga, sed sen la vajagxado mi ne povus vivi. Kien vi do iras, sinjoro prokuristo? En la magazenon? Cxu? Cxu vi cxion raportos lauxvere? Oni povas por momento esti malkapabla labori, sed gxuste tiam estas la tauxga momento por memori pri la antauxaj sukcesoj kaj por konsideri, ke oni poste, post forigo de la malhelpo, certe laboros des pli diligente kaj koncentrite. Mi sxuldas ja tiom al la sinjoro cxefo, tion vi ja tre bone scias. Aliflanke mi havas la zorgon por miaj gepatroj kaj la fratino. Mi estas en dilemo, sed mi ankaux reeligos min laborante. Sed ne faru tion al mi pli malfacila ol gxi jam estas. Apogu en la magazeno mian partion! Oni ne sxatas la vojagxiston, mi scias. Oni pensas, ke li gajnas freneze da mono kaj dume vivas belan vivon. Oni simple ne havas okazon por pli bone pripensi tiun antauxjugxon. Sed vi, sinjoro prokuristo, vi havas pli bonan superrigardon sur la kondicxoj, ol la cetera dungitaro, ja ecx, en konfido dirate, pli bonan superrigardon ol la sinjoro cxefo mem, kiu en sia eco de entreprenisto en sia jugxo facile influeblas malfavore al dungito. Vi ankaux tre bone scias, ke la vojagxisto, kiu estas preskaux la tutan jaron ekstere de la magazeno, tiel facile povas viktimigxi de klacxadoj, hazardajxoj kaj senfundaj plendoj, kontraux kiuj sin defendi tute ne eblas, cxar li pri ili pej ofte nenion ekscias kaj nur tiam, kiam li elcxerpita finis vojagxon, hejme eksentas proprakorpe la malbonajn sekvojn, kies kauxzoj ne plu eltroveblas. Sinjoro prokuristo, ne foriru, sen diri al mi vorton montrantan al mi, ke vi konstatas mian pravecon almenaux partete!" Sed la prokuristo jam cxe la unuaj vortoj de Gregoro forturnigxis, kaj nur trans la tikantan sxultron li retrorigardis kun volbitaj lipoj al Gregoro. Kaj dum la Gregora parolado li ecx ne momenton staris trankvile, sed retirigxis, sen lasi Gregoron el la okuloj, al la pordo, sed iom post iome, kvazaux ekzistus sekreta malpermeso forlasi la cxambron. jam li estis en la antauxcxambro, kaj post la subita ekmovo, per kiu li lastfoje tiris la piedon el la salono, oni povus kredi, ke li jxus brulvundis sian plandon. Sed en la antauxcxambro li strecxis la dekstran manon for de si al la sxtuparo, kvazaux atendus lin tie vere supertera savigxo. Gregoro komprenis, ke la prokuriston en tiu humoro li devas neniukaze lasi foriri, se lia pozicio en la magazeno per tio ne ekstreme endangxerigxu. La gepatroj cxion cxi ne tiom bone komprenis; dum la longaj jaroj ili konvinkigxis, ke en tiu magazeno Gregoro estis prizorgata por sia vivo, kaj krom tio ili estis tiom okupataj de la momentaj zorgoj, ke mankis al ili nun cxia antauxvidemo. Sed Gregoro havis tiun antauxvidemon. La prokuriston oni devis haltigi, trankviligi kaj fine gajni; la estonto Gregora kaj de lia familio dependis ja de tio! Ke la fratino estu cxi tie! Sxi estis sagxa; sxi estis jam ploranta, kiam Gregoro ankoraux trankvile kusxis sur sia dorso. Kaj certe la prokuristo, tiu glantulo, lasus sin gvidi de sxi; sxi fermus la eniran pordon kaj en la antauxa cxambro persvade forigus lian timegon. Sed la fratino ja ne estis cxi tie, Gregoro mem devis agi. Kaj sen pensi pri tio, ke li ankoraux tute ne konis siajn nunajn kapablojn movigxi, sen ankaux pensi pri tio, ke lia parolado eble, ja ecx versxajne ree ne estis komprenita, li forlasis la pordoklapon; sxovis sin tra la aperturo; volis iri al la prokuristo, kiu jam cxe la vestibla parapeto tenis sin ridinde per ambaux manoj; sed tuj falis, sercxante apogon, kun eta krio sur siajn multajn gambojn planken. Apenaux tio estis okazinta, li sentis unuafoje en tiu mateno korpan bonfarton; la gambetoj havis firman grundon sub si; ili obeis perfekte, kiel li rimarkis je sia gxojo; ili ecx strebis lin forporti, kien li volis; kaj jam li pensis, ke la fino de liaj sufreroj estas tuj okazonta. Sed en la sama momento, kiam li tie, balancigxanta pro retenata movo, tute ne malproksime de sia patrino, kusxis vidalvide de sxi sur la planko, sxi saltis, kiu do sxajnis tute en si enprofundigxinta, subite alten, kun la brakoj largxe disaj, la fingroj disetenditaj, kriis: "Helpu, je dio helpu!", tenis la kapon klinite, kvazaux sxi volus pli bone vidi Gregoron, sed kuris, kontrauxe al tio, sensence reen; forgesis, ke malantaux sxi staris la kovrita tablo; sidigxis, kiam sxi alvenis cxe gxi, kvazaux distrite, haste sur gxi; kaj sxajnis tute ne rimarki, ke apud sxi el la renversita granda kafokrucxo elfluis la kafo fluege sur la tapisxon. "Panjo, panjo", diris Gregoro mallauxte kaj rigardis supren al sxi. La prokuristo estis por momento tute malaperinta el lia menso; aliflanke li ne povis sin deteni, vide de la fluanta kafo, plurfoje per la makzeloj kapti busxon da aero. pri tio la patrino denove ekkriis, fugxis de la tablo kaj falis en la brakojn de la al sxi rapidanta patro. Sed Gregoro nun ne havis tempon por siaj gepatroj; la prokuristo estis jam sur la sxtuparo; kun la mentono sur la apogrelo, li lastan fojon retrorigardis. Gregoro prenis elanon por plej eble certe kur-atingi lin; la prokuristo devis ion antauxsenti, cxar li faris salton super pluraj sxtupoj kaj malaperis. "Hu!", li tamen ankoraux kriis, gxi sonis tra la tuta sxtuparejo. Bedauxrinde tiu fugxo de la prokuristo sxajnis nun ankaux komplete konfuzi la patron, kiu gxis nun estis relative sinrega, cxar anstataux mem postkuri la prokuriston aux almenaux ne malhelpi Gregoron cxe lia persekuto, li kaptis per la dekstra mano la bastonon de la prokuristo, kiun tiu postlasis kun cxapelo kaj surtuto sur segxo, prenis per la maldekstra grandan jxurnalon de sur la tablo kaj komencis, stamfante per la piedoj, svingante la bastonon kaj la jxurnalon, repeli Gregoron en lian cxambron.